Matthew 13:1-58

Esperanto(i) 1 En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro. 2 Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo. 3 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante:Jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin; 5 kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9 Kiu havas orelojn, tiu auxdu. 10 Kaj la discxiploj venis, kaj diris al li:Kial vi parolas al ili per paraboloj? 11 Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite. 12 CXar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita ecx tio, kion li havas. 13 Tial mi parolas al ili per paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne auxdas nek komprenas. 14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 15 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin. 16 Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas. 17 Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, sed ili ne auxdis. 18 Vi do auxdu la parabolon de la semisto. 19 Kiam iu auxdas la vorton de la regno kaj ne komprenas gxin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. CXi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. 20 Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin; 21 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas. 22 Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj li farigxas senfrukta. 23 Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 24 Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; 25 sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris. 26 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo. 27 Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon? 28 Kaj li diris al ili:Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li:CXu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin? 29 Sed li diris:Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon. 30 Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon. 31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32 gxi vere estas pli malgranda ol cxiuj semoj, sed kreskinte, gxi estas pli granda ol la legomoj, kaj farigxas arbo, tiel ke venas la birdoj de la cxielo kaj logxas en gxiaj brancxoj. 33 Alian parabolon li parolis al ili:La regno de la cxielo similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis. 34 CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili; 35 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. 36 Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj discxiploj venis al li, dirante:Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo. 37 Kaj responde li diris:Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo; 38 kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo; 39 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj. 40 Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos cxe la fino de la mondagxo. 41 La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon, 42 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 43 Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu auxdu. 44 La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas cxion, kion li posedas, kaj acxetas tiun kampon. 45 Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin. 47 Plue, la regno de la cxielo similas al reto, kiu estis jxetita en la maron kaj kolektis el cxiu speco, 48 kaj kiun, kiam gxi plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis eksteren. 49 Tiel estos en la fino de la mondagxo:la angxeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 51 CXu vi komprenis cxion tion? Ili diris al li:Jes. 52 Kaj li diris al ili:Tial cxiu skribisto, discxipligita en la regnon de la cxielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. 53 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie. 54 Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris:De kie cxi tiu viro havas tian sagxecon kaj la potencajxojn? 55 CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56 Kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas? 57 Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. 58 Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencajxojn.