Mark 16

Esperanto(i) 1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin. 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis. 3 Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo? 4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda. 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6 Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7 Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis. 9 Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10 SXi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris. 11 Kaj auxdinte, ke li vivas kaj estas vidita de sxi, ili ne kredis. 12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. 13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaux ili ne kredis. 14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis cxe mangxo, kaj riprocxis ilian nekredemon kaj korobstinon, cxar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin levigxintan. 15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. 17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; 18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos. 19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio. 20 Kaj elirinte, ili predikis cxie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.