Luke 9:37-42

Esperanto(i) 37 Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin. 38 Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante:Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, cxar li estas mia sola infano; 39 kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj gxi konvulsiigas lin kun busxa sxauxmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. 40 Kaj mi petis viajn discxiplojn, ke ili elpelu gxin; sed ili ne povis. 41 Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi tien vian filon. 42 Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.