Luke 7:11-17

Esperanto(i) 11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso. 12 Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi. 13 Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru. 14 Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu. 15 Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino. 16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon. 17 Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.