Luke 2:4-7

Esperanto(i) 4 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David, 5 por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda. 6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo. 7 Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.