Luke 18

Esperanto(i) 1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi, 2 dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto. 7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero? 9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. 15 Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin. 16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio. 17 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin. 18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 19 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20 Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21 Kaj li diris:CXion tion mi observis detempe de mia juneco. 22 Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 23 Sed auxdinte tion, li farigxis tre malgxoja; cxar li estis tre ricxa. 24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio! 25 CXar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj tiuj, kiuj tion auxdis, diris:Kiu do povos esti savita? 27 Sed li diris:Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio. 28 Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin. 29 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. 31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. 32 CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita; 33 kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos. 34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn. 35 Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; 36 kaj auxdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38 Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min. 39 Kaj la antauxirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min! 40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis: 41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42 Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis. 43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis lauxdon al Dio.