Luke 15:3-10

Esperanto(i) 3 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: 4 Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos? 5 Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante. 6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton. 8 Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos? 9 Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.