Luke 15:20-24

Esperanto(i) 20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj; 24 cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.