Luke 14:7-11

Esperanto(i) 7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la cxefajn sidlokojn; li diris al ili: 8 Kiam vi estas invitita de iu al edzigxa festo, ne sidigxu en la cxefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; 9 kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. 10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidigxu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi:Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaux cxiuj, kiuj sidas kun vi. 11 CXar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.