Luke 14:26-33

Esperanto(i) 26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo. 27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo. 28 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu regxo, ekirante, por renkonti en batalo alian regxon, unue ne sidigxos, por konsiligxi, cxu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraux li kun dudek mil? 32 Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33 Kiu do el vi ne forlasas cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.