Leviticus 24:5-8

Esperanto(i) 5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano; 6 kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo. 7 Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo. 8 En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo.