Leviticus 22:19-21

Esperanto(i) 19 tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el kaproj. 20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon. 21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi.