Leviticus 20:24-26

Esperanto(i) 24 Kaj Mi diris al vi:Vi heredos ilian landon, kaj Mi gxin donos al vi, por ke vi posedu gxin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj. 25 Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per cxio, kio movigxas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn. 26 Kaj estu antaux Mi sanktaj, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.