Esperanto(i)
3 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.
4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo jugxistino de la Izraelidoj;
5 sxi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al sxi por jugxo.
6 Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;
7 kaj al la torento Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.
8 Tiam diris al sxi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.
9 Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.