Judges 20:33-43

Esperanto(i) 33 Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba. 34 Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono. 35 Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo. 36 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea. 37 Kaj la embuskuloj rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo. 38 Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo. 39 Kiam la Izraelidoj retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaux ni kiel en la unua batalo: 40 tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo. 41 Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis. 42 Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje, 43 cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea.