Judges 18:29-31

Esperanto(i) 29 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la urbo estis Laisx. 30 Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando. 31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.