Joshua 8:22-29

Esperanto(i) 22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri. 23 Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo. 24 Kaj kiam Izrael mortigis cxiujn logxantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj cxiuj falis de glavo gxis plena ekstermigxo, tiam cxiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie cxiujn per glavo. 25 Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj. 26 Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, gxis estis ekstermitaj cxiuj logxantoj de Aj. 27 Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo. 28 Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris gxin eterna ruino, dezertajxo gxis hodiaux. 29 Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.