Joshua 22:4-9

Esperanto(i) 4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan. 5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo. 6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj. 7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin. 8 Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj. 9 Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.