Esperanto(i)
5 CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon.
6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
7 Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8 Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco.
9 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.
10 Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.