John 8:40-44

Esperanto(i) 40 Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi auxdis de Dio; tion Abraham ne faris. 41 Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion. 42 Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis. 43 Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas auxdi mian vorton. 44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.