Esperanto(i)
25 Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo.
26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li.
27 Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo.
28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li.
29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis.
30 Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi.
31 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj.
32 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.
33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.
34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.
35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon.
36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.