John 1:2-18

Esperanto(i) 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis. 6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu. 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon. 10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis. 11 Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12 Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13 kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. 14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. 16 CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco. 17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo. 18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.