John 17:11-13

Esperanto(i) 11 Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. 12 Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo. 13 Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian gxojon gxis pleneco en si mem.