John 11:43-53

Esperanto(i) 43 Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo:Lazaro, elvenu. 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri. 45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li. 46 Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris. 47 Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn; 48 se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. 49 Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion, 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio. 53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.