John 10:32-38

Esperanto(i) 32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min? 33 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34 Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj? 35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36 cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio? 37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.