Joel 1:17-20

Esperanto(i) 17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis. 18 Ho, kiel gxemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon; ankaux la sxafaroj turmentigxas. 19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo. 20 Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.