Job 4

Esperanto(i) 1 Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: 2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado? 3 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis; 4 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis; 5 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis. 6 CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero? 7 Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj? 8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas; 9 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas. 10 La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis; 11 Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris. 12 Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi. 13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn, 14 Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon. 15 Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis. 16 Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan: 17 CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto? 18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj: 19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj. 20 De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas. 21 La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.