Job 2:3-6

Esperanto(i) 3 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe. 4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. 5 Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo. 6 La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.