Job 29:7-17

Esperanto(i) 7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris; 9 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon; 10 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato. 11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.