Job 10

Esperanto(i) 1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo. 2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi. 3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj? 4 CXu Vi havas okulojn karnajn, Kaj cxu Vi rigardas, kiel homo rigardas? 5 CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo, 6 Ke Vi sercxas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon, 7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi? 8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas! 9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo. 10 Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis. 11 Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis. 12 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton. 13 Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis: 14 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna. 15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron. 16 Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon. 17 Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas. 18 Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu! 19 Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon. 20 Mia vivo estas ja mallonga; CXesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigligxu, 21 Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro, 22 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.