Jeremiah 5:1-6

Esperanto(i) 1 Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi. 2 Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge. 3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi. 4 Mi diris al mi:Eble ili estas malricxuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; 5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris la sxnurojn. 6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. CXar multaj farigxis iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj.