Jeremiah 50:2-11

Esperanto(i) 2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj. 3 CXar eliris kontraux gxin popolo el la nordo, kiu faros gxian landon dezerto, kaj ne plu estos logxanto en gxi:de homo gxis bruto cxio forigxos kaj foriros. 4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion. 5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla. 6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj sxafoj:ili pasxtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian sxafejon. 7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo. 8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la HXaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaux la sxafoj. 9 CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili arangxos sin kontraux gxi, kaj gxi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane. 10 Kaj HXaldeujo farigxos militakiro; cxiuj gxiaj prirabantoj satigxos, diras la Eternulo. 11 CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,