Jeremiah 49:17-22

Esperanto(i) 17 Edom farigxos objekto de teruro; cxiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri cxiuj liaj vundoj. 18 Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaux tie neniu restos, neniu homido tie logxos. 19 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi? 20 Tial auxskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la logxantoj de Teman:la knaboj- pasxtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian logxejon. 21 De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni auxdos cxe la Rugxa Maro. 22 Jen li levigxos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino cxe la naskodoloroj.