Jeremiah 40:1-4

Esperanto(i) 1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per cxenoj, inter cxiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon. 2 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris cxi tiun malfelicxon kontraux cxi tiu loko; 3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero. 4 Kaj nun jen hodiaux mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se placxas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne placxas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaux vi; kien placxas al vi iri, tien iru.