Jeremiah 19:2-6

Esperanto(i) 2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaux la Pordego de Argilajxoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi. 3 Kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun lokon tian malfelicxon, ke al cxiu, kiu auxdos pri gxi, eksonoros liaj oreloj. 4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis cxi tiun lokon, kaj incensis sur gxi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la regxoj de Judujo, kaj plenigis cxi tiun lokon per sango de senkulpuloj; 5 kaj konstruis altajxojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio ecx ne venis en Mian kapon: 6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.