Jeremiah 17

Esperanto(i) 1 La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj. 2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj. 3 CXu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj cxiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altajxojn pro la pekoj en cxiuj viaj limoj. 4 Kaj vi estos elpusxita el la heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, gxi flamos eterne. 5 Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. 6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. 7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn. 9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni? 10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj. 11 Perdriko kovas ovojn, kiujn gxi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras ricxecon per rimedoj maljustaj:en la mezo de sia vivo li gxin perdos, kaj en la fino li restos malsagxulo. 12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva. 13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo. 14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro. 15 Jen ili diras al mi:Kie estas la vorto de la Eternulo? gxi plenumigxu. 16 Sed mi ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo. 17 Ne estu por mi terura, Vi, mia rifugxejo en la tago de mizero! 18 Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo. 19 Tiele diris al mi la Eternulo:Iru kaj starigxu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la regxoj de Judujo, kaj en cxiuj pordegoj de Jerusalem; 20 kaj diru al ili:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo, kaj cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kiuj iras tra cxi tiuj pordegoj. 21 Tiele diras la Eternulo:Gardu viajn animojn, kaj ne portu sxargxojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem; 22 kaj ne elportu sxargxon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. 23 Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne auxskulti kaj por ne akcepti moralinstruon. 24 Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron: 25 tiam tra la pordegoj de cxi tiu urbo irados regxoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj cxevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la logxantoj de Jerusalem, kaj cxi tiu urbo estos logxata eterne. 26 Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la cxirkauxajxoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenajxo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj bucxoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo. 27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.