Jeremiah 10:10-14

Esperanto(i) 10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon. 11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo. 12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon. 13 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14 Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo, gxi ne havas en si spiriton.