James 4:1-10

Esperanto(i) 1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? 2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas. 3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. 4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio. 5 Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme? 6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. 8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon. 10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.