Isaiah 55:10-13

Esperanto(i) 10 CXar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto: 11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis. 12 Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj. 13 Anstataux pikarbetajxo elkreskos cipreso, anstataux urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermigxos.