Isaiah 44:17-20

Esperanto(i) 17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio. 18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?