Isaiah 40:27-31

Esperanto(i) 27 Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion? 28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla. 29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.