Isaiah 11

Esperanto(i) 1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj. 2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. 5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. 6 Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. 7 Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon. 8 Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. 9 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. 10 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro. 11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro. 12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. 13 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon. 14 Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos. 15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj. 16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.