Hosea 3:3-5

Esperanto(i) 3 Kaj mi diris al sxi:Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi. 4 CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj; 5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.