Hebrews 8:5-13

Esperanto(i) 5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; cxar:Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7 CXar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus sercxita loko por dua. 8 CXar riprocxante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, CXar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo. 10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo. 11 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon, Kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; CXar cxiuj Min konos, De iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj; 12 CXar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros. 13 Dirante:Novan interligon-Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukigxas kaj malnovigxas estas proksima al malapero.