Genesis 5:1-11:32

Esperanto(i) 1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laux la bildo de Dio; 2 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskigxo. 3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. 4 Kaj Adam vivis, post kiam naskigxis al li Set, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis nauxcent tridek jaroj, kaj li mortis. 6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskigxis al li Enosx. 7 Kaj Set vivis, post kiam naskigxis al li Enosx, okcent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 8 Kaj la tuta vivo de Set estis nauxcent dek du jaroj, kaj li mortis. 9 Kaj Enosx vivis nauxdek jarojn, kaj naskigxis al li Kenan. 10 Kaj Enosx vivis, post kiam naskigxis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 11 Kaj la tuta vivo de Enosx estis nauxcent kvin jaroj, kaj li mortis. 12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Mahalalel. 13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskigxis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis nauxcent dek jaroj, kaj li mortis. 15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Jared. 16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskigxis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent nauxdek kvin jaroj, kaj li mortis. 18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskigxis al li HXanohx. 19 Kaj Jared vivis, post kiam naskigxis al li HXanohx, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 20 Kaj la tuta vivo de Jared estis nauxcent sesdek du jaroj, kaj li mortis. 21 Kaj HXanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx. 22 Kaj HXanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 23 Kaj la tuta vivo de HXanohx estis tricent sesdek kvin jaroj. 24 Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis. 25 Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al li Lemehx. 26 Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 27 Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent sesdek naux jaroj, kaj li mortis. 28 Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filo. 29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis. 30 Kaj Lemehx vivis, post kiam naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 31 Kaj la tuta vivo de Lemehx estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis. 32 Kaj Noa havis la agxon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskigxis SXem, HXam, kaj Jafet. 6 1 Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili naskigxis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo. 5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo; 6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis. 8 Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo. 9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. 10 Kaj naskigxis al Noa tri filoj: SXem, HXam, kaj Jafet. 11 Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj. 12 Kaj Dio vidis la teron, ke gxi malvirtigxis, cxar cxiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero. 13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero. 14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere. 15 Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto. 16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi. 17 Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos. 18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi. 19 Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. 20 El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj. 21 Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi. 22 Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris. 7 1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio. 2 El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon. 3 Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. 4 CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis. 5 Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis. 6 Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron. 7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo. 8 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero, 9 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa. 10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron. 11 En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis. 12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. 13 GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; 14 ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj. 15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. 16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili. 17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero. 18 Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo. 19 Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo. 20 Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn. 21 Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj. 22 CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis. 23 Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj. 8 1 Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis. 2 Kaj fermigxis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el la cxielo. 3 Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek tagoj. 4 Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat. 5 Kaj la akvo konstante malpliigxadis gxis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montrigxis la suproj de la montoj. 6 Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. 7 Kaj li ellasis korvon, kaj gxi elflugis, forflugadis kaj revenadis, gxis forsekigxis la akvo sur la tero. 8 Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero. 9 Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon. 10 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo. 11 Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero. 12 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li. 13 Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero. 14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekigxis. 15 Kaj Dio diris al Noa jene: 16 Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; 17 cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero. 18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 19 CXiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo. 20 Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. 21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris. 22 De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos. 9 1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron. 2 Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. 3 CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion. 4 Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu. 5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 6 Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la homo. 7 Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj multigxu sur gxi. 8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: 9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi; 10 kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero. 11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron. 12 Kaj Dio diris: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: 13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. 14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo; 15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon. 16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero. 17 Kaj Dio diris al Noa: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero. 18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: SXem, HXam, kaj Jafet; kaj HXam estis la patro de Kanaan. 19 Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de la tero. 20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon. 21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj nudigxis en sia tendo. 22 Kaj HXam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere. 23 Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. 24 Kaj Noa vekigxis de sia ebrieco, kaj li sciigxis, kiel agis kun li lia pli juna filo. 25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj. 26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de SXem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili; 27 Dio disvastigu Jafeton, Kaj li logxu en la tendoj de SXem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili. 28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. 29 Kaj la tuta vivo de Noa estis nauxcent kvindek jaroj, kaj li mortis. 10 1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: SXem, HXam, kaj Jafet. Kaj naskigxis al ili filoj post la diluvo. 2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Mesxehx kaj Tiras. 3 Kaj la filoj de Gomer: Asxkenaz kaj Rifat kaj Togarma. 4 Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim. 5 De cxi tiuj dissemigxis la insuloj da popoloj en siaj landoj, cxiu laux sia lingvo, laux siaj gentoj kaj nacioj. 6 Kaj la filoj de HXam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan. 7 Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj HXavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; SXeba kaj Dedan. 8 Kaj Kusx naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero. 9 Li estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo. 10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Erehx kaj Akad kaj Kalne en la lando SXinar. 11 El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx, 12 kaj Resen inter Nineve kaj Kalahx (gxi estis la granda urbo). 13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuhxidojn 14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn. 15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet, 16 kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgasxidoj 17 kaj la HXividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj 18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la HXamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disigxis. 19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis Lasxa. 20 Tio estas la filoj de HXam laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj. 21 Naskigxis infanoj ankaux al SXem, la patro de cxiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet. 22 La filoj de SXem: Elam kaj Asxur kaj Arpahxsxad kaj Lud kaj Aram. 23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj HXul kaj Geter kaj Masx. 24 Kaj al Arpahxsxad naskigxis SXelahx, kaj al SXelahx naskigxis Eber. 25 Kaj al Eber naskigxis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, cxar dum lia vivo dividigxis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan. 26 Kaj al Joktan naskigxis Almodad kaj SXelef kaj HXacarmavet kaj Jerahx 27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla 28 kaj Obal kaj Abimael kaj SXeba 29 kaj Ofir kaj HXavila kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis filoj de Joktan. 30 Kaj ilia logxloko estis de Mesxa gxis Sefar, la orienta monto. 31 Tio estas la filoj de SXem laux siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laux siaj nacioj. 32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laux siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disigxis la popoloj sur la tero post la diluvo. 11 1 Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2 Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis. 3 Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko. 4 Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero. 5 Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari. 7 Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8 Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon. 9 Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero. 10 Jen estas la generaciaro de SXem: SXem havis la agxon de cent jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo. 11 Kaj SXem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 12 Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li SXelahx. 13 Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de SXelahx kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 14 Kaj SXelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber. 15 Kaj SXelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 16 Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg. 17 Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 18 Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu. 19 Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 20 Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug. 21 Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 22 Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor. 23 Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 24 Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx. 25 Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. 26 Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran. 27 Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot. 28 Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la HXaldea. 29 Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. 30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon. 31 Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie. 32 Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.