Genesis 34:25-30

Esperanto(i) 25 En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn. 26 Kaj HXamoron kaj lian filon SXehxem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de SXehxem kaj eliris. 27 La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon. 28 Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj cxion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis. 29 Kaj ilian tutan ricxon kaj cxiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis cxion, kio estis en la domoj. 30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.