Genesis 15:13-21

Esperanto(i) 13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 14 Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo. 15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco. 16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon. 17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj. 18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.