Genesis 13:14-17

Esperanto(i) 14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne. 16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron. 17 Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos.