Ezra 9:6-15

Esperanto(i) 6 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo. 7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj regxoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun. 8 Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco. 9 Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo, por permesi al ni revivigxi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem. 10 Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? cxar ni forlasis Viajn ordonojn, 11 kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco; 12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj. 13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon, 14 cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo? 15 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.