Ezra 3:11-13

Esperanto(i) 11 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo. 12 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis. 13 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.